Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 10 —

Karlo: Vi faras min pli nigra, ol mi estas. Mi havas kelkafoje plezuron, inciteti aliajn per malgrandaj eltrovaĵoj, ilin trompeti; tio akrigas la spiriton, la komprenon.

Rudolfo: La mensogo?

Karlo: Ho jes! Ĉu vi kredas, ke tio estas facila?

Rudolfo: Kio estas malfacila en ĝi?

Karlo: Ion elpensi, ion igi kredinda, ne embarasiĝi en kontraŭdiroj, por tio estas necesa spirito, sprito, atento, memregado — kaj ofte mi diras ion neveran nur por ekzercadi, por valorigi mian spriton.

Rudolfo: Vi serĉas eblajn senkulpigajn motivojn, sed vi ne sukcesas. Mensogi povas la plej malsaĝa viro, malsaĝeco plej multe mensogas.

Karlo: Vi volas min elpeli el mia lasta fortikaĵo.

Rudolfo: Jes, ĉar mi volas, ke vi estu verema.

Karlo: Nu, mi volas pliboniĝi. Ĉu vi ne plu koleras?

Rudolfo: Karlo, vi ja komprenas, ke nur mia inklino, mia amikeco al vi, igas min tiel paroli. Mi dezirus vidi ĉe mia instruato, kiu devas honorigi min kaj sin mem, nenian malperfektecon kaj precipe ne tiun ĉi.

Karlo: Tiam vi pardonas min? (Streĉas al li la manon.)

Rudolfo (Streĉas la manon): Nu, mi konsentas!

Benedix
————————