Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 13 —

En München, kie mi antaŭe loĝis, mi estis abonanto de la telefono, kaj miaj rilatoj kun la fraŭlinoj de l’ telefona oficejo havis amikan karakteron. Iun nokton, kiam mi revenis hejmen iom malfrue — eble el la bierejo — mi rememoris, ke mi devos forvojaĝi per vagonaro je la 5a matene. Se mi estus irinta en liton, mi konas min sufiĉe bone por scii, ke mi estus vekiĝinta nur posttagmeze. Aliflanke, mi ne posedis vekhorloĝon.

Tiam mi havis bonegan ideon: la reĝa interurba telefonoficejo povis helpi min el embaraso.

Mi iras al mia telefonilo kaj sonorigas. La fraŭlino respondas: — Jen la oficejo…

— Aŭskultu, kara fraŭlino (mi forte akcentis la vorton „kara”), ĉu vi eble havus la bonegecon, veki min per telefono je la kvina precize, mi nepre devas forvojaĝi hodiaŭ matene.

Mi aŭdis rideton.

— Jes, certe, mi havos tiun bonecon; dormu bone!

Je la kvina precize bruegis en mia telefono sonorigado pli taŭga por revivigi mortinton ol por veki viron dormantan kiel ŝtonaĵo.

En mia dankemo kaj entuziasmo mi tuj eldiris miajn sentojn per esprimoplenaj paroloj, sed la fraŭlino de l’ reĝa bavara telefono ĉesigis la komunikadon kriante:

— Nenian ofendon al la oficistoj, mi petas!