Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/17

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 15 —

varmo ekstere, kaj al la homoj, kiuj dezirus rigardi la ekzekutadon, frostiĝus nazo kaj oreloj. Ne! nun ĝi estas vere tro danĝera! Kaj krome, de kie oni prenus la tempon? La kristnaskaj kukoj devas esti bakataj. Aŭskultu, se vi nur ĝis Pasko povus vivteni vin, tiam ĉiu havos tempon, kaj la vetero ankaŭ estos pli bona. Vi certe vidos, kion vi faros por vivi ankoraŭ kelkan tempon. „Jes, bone”, respondis la viro, „se tio ne povas esti alia, mi klopodos min vivteni. Verdire mi estus preferinta, esti liberigata de tiu zorgo; atendante mi tamen vivtenos min.”

Antaŭ Pasko la fripono denove prezentis sin; sed ĉe la urbestraro ree estis granda embaraso, ĉar mortis la urba kasisto, kiu devis prizorgi ĉiujn enspezojn kaj elspezojn de la urbo. Oni ne sciis, kiel oni reprovizu la vakantan oficon, ĉar oni bezonis honorindan viron, kiu ne trompos la magistraton. „Aŭskultu, mi scias”, diris la urbestro al la urba konsilantaro, „mi konas honorindan hometon por la ofico de urba kasisto.” — „Nu, kiun do?” demandis la estraro. — „Nian friponon!” diris la urbestro. „Li certe estas honesta, li ja revenis du fojojn, dum li estus povinta tiel facile forkuri.” — „Estas vere”, ĉiuj ekkriis, „estas vere; venigu la friponon!” — Oni klarigis al la viro, ke li devas akcepti la vakantan oficon; tio ja estus al li indiferenta, se oni ne pendigus lin. — „Nu”, diris la fripono, „mi tion konsentas akcepti.” — Li akceptis kaj fariĝis urba kasisto.