Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 16 —

Kronprinco Frederiko Vilhelmo kiel kuracisto

Estis en Julio de l’ jaro 1865a. En la banurbo Karlsbad en Bohemujo restadis multaj bangastoj. Inter ili troviĝis ankaŭ sinjoro, kiun ĉiuj respektplene salutis.

Iun tagon tiu ĉi sinjoro promenadis en la belaj ĝardenoj de la urbo. Iu ekkaptis lin ĉe la vesto. Li turnis sin, kaj antaŭ li staris malriĉa knabino, kiu petante levis la manojn al li kaj petegis almozon.

„Kiu sendas vin por almozpeti, mia infano?“ demandis li afable.

„Mia malsana patrino“, respondis la infano.

„Kie estas via patro?“

„Li mortis. — Ho ve, ni forte malsatas!“ ŝi aldonis ploregante.

„Konduku min al via patrino!“: li diris kaj iris kun la infano.

La knabineto kondukis lin en ruiniĝantan dometon. Tie ili supreniris sur du mallarĝaj, mallumaj ŝtuparoj, ĝis kiam ili alvenis en mizerega subtegmenta ĉambro. En unu angulo kuŝis sur pajlo kaj ĉifonoj la malgrasiĝinta, malsana patrino kun infaneto inter la brakoj.

„Ho, sinjoro doktoro“, ŝi diris per malforta voĉo, „malprave estas, ke mia filino venigis vin sekrete. Mi havas neniun pfenigon kaj ne povas pagi ion.“

La fremda sinjoro diris mallaŭte kelkajn parolojn al sia servisto, kiu sekvis lin kaj tuj poste foriris.