Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Estis la kronprinco de Prusujo“, respondis la doktoro.

La malsanulino plektis siajn manojn por preĝo. Neniu vorto venis sur ŝiajn lipojn; sed en ŝia vizaĝo la kuracisto povis legi, kion ŝi havas por diri al la bona Dio.

Laŭ Trog
La mizera muzikanto

Mi ĉiam profunde en mia animo koleris, kiam mi aŭdis diri: „Nenio bona okazas plu en niaj tagoj!“ Oni vere povus pensi, ke nia tempo estas la plej malbona de post la tagoj de Adamo kaj ke la homoj ĉiuj estas nur barbaroj. Mi diras al ĉiuj rekte en la vizaĝon, ke tio ne estas vera, kvankam ekzistas sufiĉe da malbonuloj. Oni rakontas ĉie pri malbona ago, sed kiam bona iam okazas, oni silentas pri ĝi.

Sed mi ne volas silenti, kiam mi aŭdas tie ĉi aŭ tie pri bona ago, kaj mi tuj rakontos pri unu.

Dum bela somera tago estis popola festo en la Pratero en Vieno. La Pratero estas tre granda publika ĝardeno, plena je belegaj arboj, kaj la ĉefa promena kaj amuza loko de la Vienanoj. Popolamaso tien alfluis, junaj kaj maljunaj, altranguloj kaj modestuloj tie ĝojis pri la vivo; venis ankaŭ multaj fremduloj, kiuj kunĝuis la plezuron de l’ popolo. Kie estas gajaj homoj, tie ankaŭ povas ion esperi tiu, kiu dependas de la kompatemo de siaj pli feliĉaj proksimuloj.