Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

granda, ke ĉiuj homoj subite ekkantis la himnon. La violonisto ludis kun la plej granda entuziasmo, ĝis kiam la himno estis finita; tiam li rapide metis la violonon en la manojn de la feliĉa invalido, kaj antaŭ ol la maljunulo povis paroli vorton de dankeco, li estis for.

„Kiu estis li?“ demandis Ia popolo.

Antaŭenpaŝis sinjoro, kiu diris: „Mi tre bone lin konas, estis la bonega violonisto Aleksandro Boucher, kiu utiligis sian arton por servi al la bonfaremo. Sed ni ankaŭ ne forgesu lian noblan ekzemplon!“

La sinjoro prezentis sian ĉapelon, kaj ĝi ankaŭ pleniĝis. Ĉiuj donis monon, kaj post kiam la sinjoro estis ŝutinta ĝin en la sakon de l’ invalido, li kriis: „Boucher vivu longe!“

„Longe! longe! Ionge!“ kriis la popolo.

Kaj la invalido plektis siajn manojn kaj preĝis: „Sinjoro, rekompencu lin riĉe pro tio!“

W. O. von Horn (Wilh. Oertel)


El „Lienhard kaj Gertrud“

En Bonnal vivas masonisto. Lia nomo estas Lienhard, kaj lia edzino estas nomata Gertrud. Li havas sep infanojn kaj bonan enspezon por sia laboro, sed grava difekto de li estas, ke li ofte lasas sin forlogi en la trinkejon. Kiam li tie sidas, li agas kiel frenezulo, kaj en nia vilaĝo estas ruzaj kanajloj, kiuj profitas de tio, ili spionas la honestajn kaj senpripensajn homojn por forrabi ilian monon