Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

el la poŝo. Tiuj ĉi konis la bonan Lienhard-on kaj ofte ĉe la drinkado ankaŭ logis lin al ludo, kaj tiel ŝtelis de li la salajron de lia peniga laboro. Sed ĉiufoje, kiam tio okazis vespere, Lienhard pentis ĝin la morgaŭan tagon, kaj lia koro suferis, kiam li vidis Gertrud-on kaj la infanojn sen pano, li tremis, ploris, mallevis la okulojn kaj kaŝis siajn larmojn.

Gertrud estas la plej bona virino en la vilaĝo, sed ŝi kaj ŝiaj karaj infanoj troviĝis en danĝero, esti senigitaj de siaj patro kaj dometo kaj fali en la plej abomenan mizeron, ĉar Lienhard ne povis forlasi la vinon.

Gertrud vidis la alproksimiĝantan danĝeron kaj estis turmentata de ĝi profunde en sia animo. Kiam ŝi alportis herbon el la herbejo, kiam ŝi prenis fojnon de la garbejo, kiam ŝi enverŝis lakton en la kuvetojn, ho ve! ĉe ĉio konstante premadis ŝin la penso, ke ilia herbejo, ilia fojno kaj duono de la dometo estos baldaŭ forprenitaj de ili, kaj kiam ŝiaj infanoj staris ĉirkaŭ ŝi kaj premis sin al ŝia brusto, ŝi fariĝis ĉiam pli malĝoja, kaj ĉiam pli multe ruliĝis larmoj sur ŝiaj vangoj.

Gis nun ŝi sukcesis kaŝi sian silentan ploradon antaŭ la infanoj, sed merkredon antaŭ Pasko, ĉar la edzo malfrue vespere ankoraŭ ne revenis, ŝia doloro fariĝis tro granda, kaj la infanoj rimarkis ŝiajn larmojn. „Ho patrino“, ili ĉiuj kune ekkriis, „vi ploras!“ kaj ili premis sin pli proksime al ŝia brusto. Timo kaj doloro montris sin en ĉiuj vizaĝoj. Maldolĉa plorego, profunde malĝoja miro kaj silentaj larmoj ĉir-