Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Priskriboj

Tarquinia

Proksimume cent kilometrojn norde de Romo, sur antaŭmonto de l’ Apenino, fiere staras antikva mezepoka urbo ankoraŭ ĉirkaŭata de siaj muroj kaj de 32 turoj. For de la gravaj trafikvojoj, ĝi restas ignorata de la internacia torento de l’ turistoj, sed ne estas pro tio malpli konata de la arĥeologoj kaj historiistoj.

Estas la malnova Tarquinies, kies origino perdiĝas en la mallumo de la jarcentoj, kaj kies nomo elvokas la epokon de la Romaj reĝoj. La nuna urbo, longtempe konita sub nomo Corneto, staras ne malproksime de la antikva etruska urbo, detruita sinsekve de la Gotoj kaj de la Sarazenoj, kaj kies ruinoj evidentiĝas nur per bonege konservitaj tombejoj, malgraŭ ilia respektinda aĝo de tridek jarcentoj kaj pli.

Belega vidaĵo prezentas sin al la piediranto, kiu, foirante de la mediteranea marbordo kaj de la Maremaj marĉejoj, proksimiĝas al la urbo. Cirkaŭe etendiĝas malbone kulturitaj terenoj kun olivarboj kaj grandaj ŝafaroj. Ju pli multe oni supreniras, des pli vaste aspektas la brunaj Maremoj limitaj okcidente per la blua maro. Malgraŭ la preskaŭ vintra sezono