Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mallarĝaj kaj ambaŭflanke enpremitaj inter altaj domoj, aŭ la plej multaj nur inter muroj, ĉar kutime la turka loĝdomo tuŝas la straton per la malantaŭa flanko, kie ne estas fenestroj. Kvankam la plej multaj el la stratoj estis iam pavimitaj per ŝtonoj, ili nun en la mezo estas tute piedpremitaj kaj formas ĉe iom malseka vetero nuran riveron da koto, kiu etendiĝas preskaŭ tra la tuta urbo. Sur ambaŭ flankoj, kie la irado en la strato ne estas tiel granda, restis tie ĉi kaj tie la pavimaj ŝtonoj, formante nun specon da trotuaro, sed surirebla nur por tiu, kiu kapablas salti de unu glata ŝtono sur alian.

La stratoj, pri kiuj mi ĵus parolis, al kiuj sin apogas la dorsoj de la domoj, tamen ne estas la plej malpuraj de l’ urbo, ĉar en ili ne regas tiel forta movado kiel en aliaj kvartaloj, kie troviĝas la multnombra homamaso de la grandaj kaj malgrandaj bazaroj. Tiuj ĉi estas lokitaj plejmulte proksime de l’ haveno. Ili jam komenciĝas apud la lokoj de el- kaj enŝipigo, kaj de tie ĝis la urbaj pordegoj oni vidas komercistojn, kiuj staras en du vicoj, formantaj straton. La tuta magazeno konsistas el tablo, sur kiu ili elmetas siajn produktaĵojn: fruktojn, panon, sukeraĵojn ktp. Aliaj elmontras siajn vendaĵojn en grandaj korboj. Estas komencoj de bazaro. Interne de la urbaj pordegoj vidiĝas ambaŭflanke en ĉiuj domoj malfermitaj butikoj, en kiuj, laŭ orienta kutimo, oni ne nur vendas pretajn komercaĵojn, sed kie ankaŭ metiistoj ĉiuspecaj faras sian laboron antaŭ la