Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al ni kiel nuraj lumpunktoj, en kiuj nenia formo estas distingebla. Nenia mezurado aŭ preciza taksado de ilia grandeco estas ebla de la tero. Tamen ni scias ne nur, ke ili estas mondokorpoj kiel nia suno, sed ankaŭ ke granda parto de tiuj ĉi fiksaj steloj havas multe pli potencan masamplekson ol la fajra bulo, kiu disdonacas lumon kaj varmon al nia tero kaj sl ĉiuj estaĵoj sur ĝi. Ni ankaŭ distingas sur la tero lumojn ĉe granda distanco, ne laŭ ilia formo, sed sole laŭ la brilo, kiu eliras el ili. Same aperas al ni la radiaj globoj en nemezurebla malproksimeco ne kiel globoj, sed nur kiel lumfontoj sen formo aŭ preciza grandeco.

Jes, el senfinaj distancoj ili sendas lumon al ni, kaj nur tre malperfekte la homo povas prezenti al si ilian malproksimecon de sia tero. Jam la grandeco de la terglobo plenigas lin je miro. Rapida vagonaro, se ĝi povus el unu punkto de la ekvatoro laŭ ĉiam senŝanĝa direkto rondveturi ĉirkaŭ la tero, ĝis kiam ĝi revenus al sia forvetura loko, ĉu ĝi ne bezonus preskaŭ kvar semajnojn? Pli ol naŭoble pli longa ol la tuta ekvatoro estas la vojo de la tero ĝis ĝia fidela akompananto, la luno. Se estus eble atingi ĝin per tiu sama vagonara rapideco, plenaj ok monatoj estus necesaj por la veturado. Se ni komencus nian vojaĝon en printempo, kiam la kamparano disĵetas sian semon en la teron, la greno povus kreski kaj esti rikoltita en malfrua somero, la malvarma aŭtuna vento estus blovinta sur la kamparo, kaĵ la vintra semaĵo jam estus dormanta sub