Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la ŝirmanta neĝa mantelo ĝis Kristnasko, antaŭ ol ni alvenus al nia celo. Kaj tamen estas la luno la plej proksima ĉiela korpo, sur kiu ni povas facile kaj klare distingi per teleskopo ebenaĵojn, montojn kaj valojn. Kiom pli malproksima de la tero estas la suno! Kvarcentoble pli longa estas la vojo inter ili, ol la distanco inter tero kaj luno. Tio ĉi estas facile dirata kaj legata, sed tiu, kiu penas prezenti al si konatan distancon kvinoble, dekoble, centoble kaj fine kvarcentoble pli longa, ol ĝi efektive estas, tiu ekkomprenas, kion ĝi signifas. Ponto de 300 metroj, kiu transas larĝan riveron, kvarcentoble plilongigite donas vojon pli longan, ol estas la distanco inter Leipzig kaj Dresden, Stuttgart kaj Mannheim, Bremen kaj Hannover.

Ne malpli ol tricent jaroj, dum kiuj dek homaj generacioj sekvas unu la alian, pasus, se ni povus vojaĝi de nia tero al la suno per la senhalta irado de rapida vagonaro. Tamen la sorĉe rapida lumo, kiu preskaŭ neniun tempon bezonas por trairi vastajn mondspacojn, trakuras la dudek milionojn da mejloj inter suno kaj tero dum duono da kvaronhoro. Sed tiu ĉi monstra malproksimeco, kiun ni nur pene povas iomete imagi — kiel ĝi tute malaperas kompare al la distanco inter la fiksaj steloj kaj la tero! Pli ol tri jaroj estas necesaj, ĝis kiam la rapida lumradio de la plej proksimaj fiksaj steloj alvenas al nia tero. Alia povas sendi al ni sian lumon nur post naŭ, post dek du jaroj, eĉ multaj nur post centoj kaj eble