Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Historio

Detruo de Magdeburgo (1631)

...Komenciĝis sceno de hombuĉado, por kiu la historio ne havas lingvon, nek la poezio penikon. Senkulpa infaneco, senhelpa maljuneco, sekso, situacio, beleco, nenio povis malarmi la furiozecon de l’ venkinto. Virinoj estis turmentataj inter la brakoj de siaj edzoj, filinoj ĉe la piedoj de siaj patroj, la sendefenda sekso havas nur la privilegion, fariĝi viktimo de duobla krueleco. Neniu sufiĉe kaŝita aŭ sankta rifuĝejo povis ŝirmi kontraŭ la nelacigebla serĉado de l’ avideco. Kvindek tri virinojn oni trovis senkapigitaj en preĝejo. Kroatoj amuziĝis, ĵetante infanojn en fajron, — Walonoj de Pappenheim traborante per lanco suĉinfanojn sur la brusto de iliaj patrinoj, Kelkaj oficiroj de la Ligo, indignitaj pri tiu abomena vidaĵo, kuraĝis peti de Tilly, ke li bonvolu haltigi la sangoplenan buĉadon. ,,Revenu post unu horo“, li respondis. „Mi tiam vidos, kion mi devas fari. La soldato devas havi ion por siaj danĝeroj kaj peno.“ Seninterrompe daŭris tiuj abomenaĵoj kun sama sovaĝeco, ĝis kiam fine la flamoj kaj fumo haltigis la rabavidon. Por pligrandigi la konfuzon kaj rompi la rezistemon de la loĝantoj, oni ekflamigis la urbon en diversaj partoj.