Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

portilo, kiam ĉiuj salutas lin respektplene, unu genuas, alia transdonas al li petskribon, tria klopodas por kisi lian veston; ĉiu estas feliĉa, kiu ricevis de li nur favoran ekrigardon. Jam en tiu tempo li kunigis en siaj manoj la tutecon de la ŝtataj aferoj, li estis akirinta al si la plej altajn honorojn riceveblajn de regato, sed tio, kio lin ankoraŭ pli multe grandigis ol ĉio alia, estis la kardinala purpuro. La plej eminenta laŭsanga princo Condé lasis al li la superecon de l’ rango.

Pli malfrue li fariĝis ankoraŭ multe pli potenca kaj precipe pli timinda. En Ruel, lia soleca rifuĝejo, li vivis en parko ŝirmita kontraŭ la norda vento, kie, meze de la ruinoj de l’ revolucio, oni ankoraŭ rimarkas kelkajn postsignojn de artaj konstruaĵoj. Kvankam malfacile alirebla (la fremdaj senditoj devis havi ion gravan por esti akceptataj de li), li estis la efektiva centro de l’ ŝtataj aferoj; la reĝo ofte venis de St. Germain al sia ŝtatkonsilanto. Kiam li mem iris al la reĝo, li ĉiam estis ĉirkaŭata de korpgvardio, dediĉita por lia servo kaj pagata de li, ĉar eĉ en la reĝa domo li volis esti ŝirmata kontraŭ siaj malamikoj. Tuta aro da junaj nobeloj el la plej distingitaj familioj, kiuj dediĉis sin al li, plenumis lian personan servadon; li kreis por ili lernejon. Li havis pli plenan ĉevalejon, pli brilan servistaron, pli riĉe provizitan tablon ol la reĝo, li loĝis pli bone. En Parizo li posedis Ia malgrandan Luxemburg kaj konstruis por si la „Palais Royal“, kiu tiutempe portis la