Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 4 —

stante sekvis ĝiajn progresojn kun ĝojo, feliĉa pri tio, ke mi almenaŭ havis la okazon en antaŭaj jaroj, kunlabori en Germanujo por ebligi la kreon de tiu Societo kaj por disvastigi nian karan Esperanton.

Al la Germana Esperantista Societo mi kore deziras daŭran, brilan prosperadon, ĝis kiam fine nia plej alta celo estos atingita.

Berlin, Marto 1909.

Jean Borel
Antaŭparolo al la 4a eldono

Post 16 jaroj, kiam nova eldono de tiu ĉi libreto fariĝas necesa, tralegante ĝin, mi trovas malmulton ŝanĝotan, pruvo por tio, ke malgraŭ la daŭra evoluo kaj konstanta pliriĉiĝo de Esperanto, nia lingvo gardas sian unuecan korektecon, dank’ al sia fortika fundamenta bazo.

La malfacilaj tutmondaj cirkonstancoj travivitaj de post la kreo de nia Esperanta Biblioteko Internacia malhelpis tiel rapidan progresadon de tiu kolekto, kiel ni deziris; tamen ĝi komencis efektivigi sian programon kaj posedas jam 35 verketojn kun enhavoj tre malsimilaj kaj tradukojn el 14 diversaj lingvoj. La ĉiama favoro montrita al nia Biblioteko de la Esperantistoj de ĉiuj landoj permesas al ni, esperi la realigon de nia plano.

Recco (Italujo), Oktobro 1925.

Jean Borel