Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Fabloj de Lessing

Kaprido kaj lupo

Juna kaprideto staris alte sur muro kaj rigardis ĉirkaŭen. Dume preterpasis lupo, kaj la kaprido insultis lin per mokaj paroloj. La lupo diris: „Ne vi mokas min, sed la alta muro, sur kiu vi staras.”


Leono kaj tigro

La leono kaj la leporo ambaŭ dormas kun malfermitaj okuloj. Iam tiel dormis leono, lacigita de potenca ĉasado, antaŭ la enirejo de sia teruriga kaverno. Pretersaltis tigro kaj ridis pri lia malpeza dormo. „Ho, la neniontimanta leono”, li kriis, „dormas kun malfermitaj okuloj, kiel leporo!” – „Ĉu kiel leporo?” muĝis salte-starante la leono kaj jam kaptis la mokanton ĉe la gorĝo. La tigro ruliĝis en sia sango, kaj la trankviligita venkinto rekuŝiĝis por dormi.


Grilo kaj najtingalo

„Mi certigas al vi”, diris grilo al najtingalo, „ke tute ne mankas admirantoj de mia kantado.” – „Nomu ilin al mi”, parolis la