Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 6 —

najtingalo. — „La laboremaj gren-rikoltistoj”, respondis la grilo, „aŭdas min kun multa plezuro, kaj ĉu vi malkonfesos, ke ili estas la plej utilaj homoj en la homa respubliko?”

„Tion mi ne malkonfesas”, diris la najtingalo; „sed pro tio vi ne fieriĝu pri ilia aprobo. Al honorindaj homoj, kiuj donas ĉiujn siajn pensojn al sia laboro, devas ja manki plej delikataj sentoj. Ne fieriĝu do pri via kantado, ĝis kiam la senzorga ŝafpaŝtisto, kiu mem ĉarmege ludas sur sia fluto, kun silenta ravo vin aŭskultos.”


Leono, bovo, kaprino kaj ŝafo

Bovo, kaprino kaj ŝafo kuniĝis kun leono kaj foriris kune por ĉasadi. Kiam ili estis mortigintaj en la arbaro belan kaj grandan cervon, la leono ĝin dividis en kvar partojn kaj diris: „La unuan parton prenas mi, ĉar mi estas leono kaj reĝo de ĉiuj bestoj; la dua estas mia, ĉar mi estas pli forta ol vi; la tria estas ŝuldata al mi kiel mia parto de la ĉaskaptajo; kaj kiu volas havi la kvaran, tiu devas batali kun mi pro ĝi.” La aliaj devis do foriri senigitaj, kaj la leono gardis la tutan kaptaĵon por si.


La bronza statuo

Bronza statuo de bonega artisto fandiĝis en bula amaso per la varmego de furioza brulado. Tiu ĉi amaso venis en la manojn