Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pri Esperanto

A, Esperantisto, B. skeptikulo.

A. Bonan tagon, amiko, jam de longe mi ne vidis vin.

B. Bonan tagon, mi tre ĝojas renkonti vin. Sed kion signifas tiu ĉi verda stelo en via butontruo ?

A. Ĝi estas la insigno de l' Esperantistoj.

B. De l' Esperantistoj .. ! Ĉu vi, kara amiko, estas partiano de tiu absurda afero, kiun oni nomas lingvo internacia?

A. Jes, ĉu tio mirigas vin?

B. Kompreneble, mi ja konas vin kiel saĝan, inteligentan homon.

A. Ĉu vi do kredas, ke nur sensaĝuloj povas interesiĝi pri lingvo internacia?

B. Ho, tion mi ne diris, sed mi kredas, ke ĝi estas belega utopio.

A. Kial do utopio ?

B. Klare! Jen: Kiu civilizita popolo iam konsentos forlasi sian gepatran lingvon kaj uzi anstataŭe iun artefaritan lingvon?

A. Neniu...

B. Jen, vidu, vi mem konfesas tion; mia unua argumento detruis vian tutan hipotezon.