Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

A. Tute ne, lasu min fini, mia kara. Neniu popolo forlasos sian lingvon, ĉar Esperanto estas nur helpa lingvo, uzota ekskluzive kun fremduloj, kiuj ne scias nian lingvon.

B. (ironie). Tre ĝentilaj estas la Esperantistoj, ke ili permesas al la naciaj lingvoj vivi; sed ŝajnas al mi pli bone, se ĉiuj popoloj lernus nian germanan lingvon, kiu jam estas parolata de milionoj da homoj.

A. Jes, ni Germanoj tion povas deziri; sed Angloj, Francoj, Hispanoj, Rusoj ktp. pensas, ke ilia propra lingvo havas la saman rajton. Kiu decidos? Kiu elektos?

B. Efektive, ne estas tre facile, kontentigi ĉiujn.

A. Krom tio, ĉu vi konas multajn fremdulojn, kiuj tute korekte kaj facile parolas la germanan lingvon? Nia lingvo estas malfacila por fremduloj.

B. Sed diru, ĉu via Esperanto estas multe pli facila?

A. La tuta gramatiko konsistas el 16 mallongaj reguloj, ĉiuj sen esceptoj, kaj ĉiu klera homo komprenas, sen antaŭa lernado, preskaŭ la tutan vortaron.

B. Tio ĉi ŝajnas al mi iom stranga, sed la ĉefa malfacilaĵo devenos de la pronuncado, ĉiu popolo elparolos la lingvon alimaniere.

A. Por preskaŭ ĉiuj nacioj Esperanto estas pli facile elparolebla ol iu alia lingvo.

B. Kiel tio estas ebla?

A. Tute simple: Esperanto ne uzas sonojn malfacilajn por tiu ĉi aŭ tio nacio, ekzemple la