Paĝo:Bricard - Matematika Terminaro, 1905.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de ideoj, kaj nedisigo de laboroj estas plej grava por la sukceso de la afero esperanta.

Nur iom plie : Kiel mi diris, unu el miaj ĉefaj celoj estis konciza redaktaĵo. Tial, oni bonvolu ne kritiki, ĉu mankon de filozofiaj vidpunktoj, ĉu neracian ordon (ekzemple : enkonduko de supera Aritmetiko, antaŭ Algebro, dismeto de la paragrafo rilata je neracionaloj, kaj de la paragrafo rilata je limoj) : mi ne skribis lernolibron matematikan, mi nur volis doni, en plej malpeza formo, ilon al Matematikistoj.

Pri la elekto mem de vertoj, mi, kiel eble plej ofte, akceptis la internaciajn terminojn, kiam ili jam ekzistis, kvankam multaj ne estas laŭlogikaj (Ekzemple, determinanto, per si mem, nenion determinas, aritmetak kvadrato ne estas la sama afero, kiel geometria kvadrato ; k. t. p.). Sed formado de terminaro nepre laŭlogika ŝajnas tre malfacila, eĉ neebla, se oni ne alprenas simbolaron tian, kiel tiun de SoPeano[1]. Aliparte, gravaj lingvaj difektaj ne malhelpis, ĝis nun, progreson de Matematiko. Ĉu oni devas postuli de Esperanto perfektecon, kies neesto en « naturaj » lingvoj ne tre malutilis?

Mi tamen ne akceptis tro kondamnindajn malbonaĵojn, kiel limo, uzita en la sencoj de limo kaj de rando ; derivato (anstataŭ derivaĵo), por esprimi la rezultaton

akiritan per derivo de funcio, k. t. p. La legonto juĝos

  1. Ekzemple, dualeco, en geometrio perspekteca, necesigus terminaron simetrian. Sed en ebena geometrio, interrespondiĝas dualece rekto kaj punkto ; en spaca geometrio, ebeno kaj punkto. Laŭlogika terminaro tial bezonus diferencajn esprimojn, laŭ tio ĉu oni parolus pri ebeno, ĉu pri spaco.