rosivus); —o; fumiĝanta —o; —eco; reala, jona —eco (simbolo : p. H); —iĝi; —etiĝi, fariĝi iom acida (F. Surir); —emo(A. Tendency to acidity); —ozo, —a saturado de teksaĵoj, ekz : ĉe diabetuloj; hidr—oj: bromhidr —o, klorhidr—o, k.t.p.; —orezistaj baciloj; —obaza ekvilibro de la biologiaj medioj.
24 Acino, beraroforma korpo (L. Acinus).
25 Adamantino, denta emajlo.
26 Adapt-o, alkonvenigo, akomodo; —i; —iĝi; —ilo, ĝustmetilo (F. Ajutage).
27 Addison, angla kuracisto; —a malsano (G. Bronze Krankheit).
28 Adeno, glando; —io, gangliona limfadenio (v.t.v.); —ito, inflamo de glando; poli—ito; —oflegmono; —oido (v.t.v.); —omo, glanda tumoro; —opatio, iu ajn glanda afekcio.
29 Adenoid-a, glandosimila; nazofaringaj —aj vegetaĵoj; —ulo ; —ula vizaĝo; —ito, inflamo de —aj vegetaĵoj; —ektomio, eltranĉo de la diritaj vegetaĵoj.
30 Adhez-o perfekta almetiĝo, algluiĝo; —aĵo, —a plastro uzata post operacioj; —i; —iĝi.
31 Adianto (BOT.) (L. Adiantum, H. Capillera).
32 Adinamio, senforteco (G. Schwäche).
33 Adip-a, grasa; —o; —ozo, trograseco; doloriga —ozo (F. Maladie de Dercum); —omo, graseca tumoro; —ociro, postmorta ĥemia kvazaŭfromiaĝa ŝanĝo de la graso.
34 Adipsio, sensoifeco.