Paĝo:Briquet - Esperanta teknika medicina vortaro, 1932.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

61 Agresinoj, sekreciaĵoj de kelkaj bakterioj kiuj atakas la ĉelojn.

62 Agrimonio (BOT.) (L. Agrimonia Eupatoria).

63 Agropiro aŭ hundherbo (BOT.) (L. Agropyrum repens, A. Couchgrass, F. Chiendent, Grama, I. Gramigna).

64 Ahil-a tendeno; —odinio, doloroj ofte pro inflamo de la serozburso kiu kuŝas sub tiu tendeno.

65 Aĥolio, sengaleco, interrompo de la sekrecio de galio.

66 Aĥondroplazio, tromallongaj membroj, kun norma trunko, pro maldisvolviĝo de ĥondroj.

67 Aĥoriono, fungo de la favo.

68 Aĥromat-a (L. Achromaticus); —eco (A. Achromatism); —ino, plasmo nekolorigebla de la ĉela kerno; —ocito, sangoglobeto perdinta koloron; —opsio, nepercepto de ĉiuj aŭ de kelkaj koloroj.

69 Aĥromio, haŭtsenkoloreco lokalizata, ofte denaska.

70 Ajlilo (ĤEM.) (F. Allyle).

71 Ajl-o (BOT.) (L. Allium sativum, A. Garlic, G. Lauch, H. Ajo); —a, —eca (L. Alliaceus).

72 Ajnhumo, trofoneŭrozo, kun spontanea defalo de piedfingro.

73 Akantomo, tumoro per trokresko de Ma1pighi’a tavolo.