Paĝo:Briquet - Esperanta teknika medicina vortaro, 1932.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la —oj oni uzas la sufikson alo, ekz. : metanalo, etanalo.

125 Aleksin-o, albumina bakteriodetruanta substanco ĉeestanta en la norma sangosero (F. Alexine, Cytase, Complément); deviado, fiksado de l’ —o.

126 Aleksio, perdo de la kapablo legi skribaĵojn.

127 Alergi-o, reago alia. Ekz. : ĉiu modifo de l’organaro per viruso : imuneco k. t. p.; sentemigo.

128 Algid-a, malvarmega; —a febro aŭ frostotremia; —a stadio de ĥolero; —eco.

129 Algi-o, doloro; dent —o; nerv —o; fiksita —o (F. Topoalgie).

130 Algo, akvoherbo (L. Alga).

131 Ali-a (L. Alius); —eco; —igi; —iga (L. Alterans); —igo; —iĝo; —igilo (ELEKTR.). (F. Transformateur); —iĝi; —estezio, sente(nelegebla teksto)o sur alia flanko : Se oni pikas la malsanulon ĉe ia punkto, li sentas la pikon ĉe la kontraŭa punkto. (F. Allochyrie).

132 Alilo (ĤEM.) (A. Allyl, F. Allyle).

133 Aliment—o, nutraĵo; —ado; —a.

134 Alirejo, aliriga vojo (ĤIR.) (F. Voie d’accès).

135 Alkali-o (G. Alkali), hidrato de kalio, de natrio k.t.p.; —a; —igo; —ometro, ilo por mezuri la —econ; —ometrio.

136 Alkaloid-o (F. Alcaloïde); natura, artefarita —o.

137 Alkekeng-o (BOT.) (L. Physalis alkekengi); —aj beroj.