147 Alotriosmio, neĝusta flarado.
148 Alotrofi-o, stato kiam organaj substancoj, albumino, fibrino, perdis siajn normajn nutrajn ecojn, aŭ iĝis malbonfarantaj, ekz. post malsano; —a.
149 Alotropi-o, malsamaj statoj kiujn povas alpreni kelkaj simplaj korpoj; ekz. : karbo kaj d’amanto; —a.
150 Altaĵ-o, —eto (A. Pimple, F. Elevure, G. Knötchen, H. Grano, I. Elevazione).
151 Alteo (BOT.) (L. Althaea, A. Marshmallow, G. Eibisch, H. Malvavisco).
152 Altern-i, sekvi unu alian kaj reciproke; elektra –a fluo; —a hemiplegio (v. t. v.); —anta; —igi; —eco.
153 Altmontarsun-o, artefarita suno, lampoj aŭ instrumentaj aranĝoj por imiti sunon de alta montaro (agas precipe per ultraviolaj radioj); —a bano.
154 Alumin-io, simpla elemento; —ia sulfato; —o, —ia oksido.
155 Alun-o, duobla sulfato de aluminio kaj alia metalo, ĥromo, kalio…; kalcinita (kalia) —o.
156 Alveol-o, loĝieto; dentaj, pulmaj —oj; —ito, inflamo de —o; inter—a.
157 Amalgamo, kunfandiĝo de hidrargo kun alia metalo.
158 Amanitino, danĝera veneno entenata en kelkaj fungoj (F. Phalline, Amanitine).
159 Amar-a, maldolĉa; —aj gutoj de Beaumé (Elp. : Bomé), apetitdona kuracilo.