Paĝo:Briquet - Esperanta teknika medicina vortaro, 1932.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO

Tiu ĉi vortaro estas reprodukto de mia provo de teknika medicina vortaro eldonita en Internacia Medicina Revuo, sed kompletigita kaj korektita. Kelkaj samideanoj, nome D-ro Babadagly (Odessa), D-ro Blassberg (Krakow), S-ro Boucon (Annecy), D-ro Fels (Lwow), S-ro Weleminsky (Praha-Smichow), S-ro Willcocks (Woodford), kaj aliaj, bonvolis atentigi min pri la preseraroj kaj lingveraroj de la supredirita provo; mi ilin tre sincere dankas; ĉiam mi atentege konsideris la korektaĵojn de ili proponitajn kaj konsentis kun ili kiam ili ŝajnis al mi esti pravaj.

Mi ne iluziiĝas pri la kritikoj kiujn meritos mia vortaro; ĝi eble kontentigos nek la ultrafundamentulojn nek la revoluciemajn lingvistojn, sed mi ne pretendas la netuŝeblecon de la vortoj momente de mi elektitaj kaj proponitaj. Ĉiuj lingvoj evoluas, kaj, iom post iom, per uzado, per interkonsento, per pridiskutado, ni akiros sufiĉe bonan teknikan lingvon. Por tion faciligi mi esperas ke multaj samideanoj bonvolos ekzameni, vorto post vorto, mian vortaron kaj sendi al mi siajn proponojn, kritikojn, k.t.p. ; tiamaniere ili laborados por pli bona estonta eldono de la vortaro.

D-ro Briquet,
Boulevard Montebello, 48, Lille.