Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tamen malbone kontentigis min, ĉar la kaldrono sur nia forno ankaŭ ellasis strion de vaporo, sed spite tio[n**] la kaldrono, same kiel la forno, restis sur la sama loko.

Ĉiuj ŝipoj kaj ankaŭ la vaporboato malaperis, sed anstataŭe ekaperis aliaj. Estis al mi nesolvebla enigmo, kiel ili povis suprenveni el tiu abismo, ĉar laŭ mia opinio, ŝipoj povas veliri nur sur ebena akvo. Sed mia patro ĉiam diradis la veron, sekve tiuj ĵus aperintaj ŝipoj nepre devis veni de unu el la subinsulaj landoj.

Mi turnis min sur mia ŝtuparo kaj apogante la dorson kontraŭ la ŝtupoj, mi rigardis refoje antaŭ min. La vidaĵo sin nun prezentanta al mi, estis tute malsimila. Rekte kaj malrekte je tre granda distanco elstaris el la maro du nigraj pecoj da[**] tero. Sur la pli granda mi vidis nenion krom sablo. Tiu peco da lando estis nun videbla, sed kelkfoje, kiam la alfluo komenciĝis, ĝi tute malaperis sub la ondojn. Estis iam tempo, kiam mi pensis, ke tiu landpeco povis movi sin supren kaj malsupren laŭ sia plaĉo. Mia patro tamen antaŭ kelka tempo diris al mi, ke ĝi restadas ĉiam en la sama loko, sed ke la maro povas plialtiĝi, kaj ke en tiuj okazoj la akvo superversas tiun pecon da tero. Ĉe refluo la ondo refoje forfluas kaj videbligas "la plataĵon".

La pli malgranda terpeco, elstaranta el la alia flanko de nia Insulo, estis ĉiam videbla kaj sur ĝi, de la loko, kie mi staris, mi klare povis distingi maldikan altan konstruaĵon, kiun mia patro nomis "la lumturo". Krom tiu turo mi vidis nenion tie, ĉar la insulo estis ĉirkaŭita per dunoj tiel altaj, ke la maro neniam povis superverŝi ĝin. Sur tiu insulo (ĉar insulo ĝi estis) loĝis homoj, kiuj vespere devis ekbruligi la lanternon de la turo, por ke la maristoj pli bone povu trovi la vojon laŭ la marbordo. Sed, ĉar la distanco inter tiu insulo kaj mi estis tre granda, mi ne povis alveni tien, nek naĝante