Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la sablo, kiujn mi preskaŭ ĉiutage en ĉi tiu monato devis serĉkolekti. Ho, mi ne amis tiujn birdojn, ĉar ili multfoje bekatakis min, kiam mi forprenis iliajn ovojn. Ili estis la solaj por mi ekzistantaj malamikoj. Mi tamen ne staris nun sur la ŝtuparo kun mia kapo ekster la tegmento, por rigardi la mevojn, ĉar mi vidis ilin en ĉiuj horoj de la tago. Mi staris tie por vidi ĉu la patro jam revenas de "la Vilaĝo". Sed vane mi rigardadis sudorienten, kie lia boato laŭkutime ekaperis du tagojn post kiam li forlasis la Insulon. La boato ankoraŭ ne estis videbla, kiom ajn mi streĉis la okulojn, kaj tedate pro la longa observado, mi malrapide forlasis la aperturon kaj lasis min gliti laŭ la ŝtuparo. Mi ne fermis tiun aperturon, ĉar la vetero estis bela, kaj post duona horo mi sendube starus refoje tie supre sur la ŝtuparo por vidi, ĉu jam estas revenanta la boato. — La vento estas kontraŭa —, mi pensis, — mia patro devas luvadi, kaj tio prenas multan tempon.

Mi sidiĝis sur la plej malalta ŝtupo kaj ekpensis. Mi ekpensis pri la vilaĝoj kaj kiel ili aspektas.

Sur la Insulo, kie mi loĝis kun du aliaj homoj, staris nur unu domo, la nia, kaj en ĉiu vilaĝo, kiel mia patrino rakontis al mi, staras multaj, tre multaj domoj, en kiuj loĝas centoj da homoj. Ĉu ili ĉiuj aspektas kiel miaj gepatroj? Ĉu ĉiuj viroj similas mian patron? Li estis mallonga, dika viro, kun grizaj haroj, kiujn li ĉiam kombis laŭ la kranio ĝis la nuko, kie malfote ili estis horizontale tranĉataj, tiel ke la dika hartavolo kaj la nuda ruĝa nuko formis rektan angulon. Ĉar li ĉiam malsekigis matene la harojn per sapakvo, ili, sekiĝinte, fariĝis tiel rigidaj, ke la plej forta ventego ne povis movi eĉ unu hareton de tiu dika griza tavolo, kiun ĉiam kovris nigra ĉapo kun larĝa viziero el ledo. Li havis malgrandajn helbluajn okulojn, super kiuj sidis hartufoj tiel dikaj kiel