Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lia dika fingro. Lia nazo estis ruĝa kaj maldika kaj sub ĝi montris sin larĝa buŝo, kiu nur malofte malfermiĝis kaj kiu ŝajnis esti tranĉita tie kvazaŭ per unu ekbato de tranĉilo. Tra la oreloj li portis orajn ringojn. Sub lia mentono kreskis longaj moviĝantaj haroj, kiujn mi ĉiam admiradis, ĉar mia kaprino ankaŭ posedis tiajn, per kio tiuj du kreitaĵoj multe similis unu al la alia, tiom pli, ĉar la kaprino ankaŭ estis griza. Mia patro posedis nur du vestarojn. Unu por porti, kiam li estis sur la Insulo, kaj unu, kiun li almetis, kiam li iris al la Vilaĝo. Sur la piedoj li havis botojn de la mateno ĝi la vespero. Mia patro estis silentema kvieta homo. Li neniam atentis min kaj neniam sin okupis pri mi kaj parolis nur al mi, kiam mi faris demandojn pri la maro, pri la vilaĝoj, kies turojn mi povis vidi, se la vetero estis klara, kaj pri ŝipoj. Rilate al la vilaĝoj mi sciis nenion precize, sed pri ŝipoj mi akiris grandan konon. Mi povis distingi ilin ĉiujn. Laŭ la mastoj kaj la veloj mi tuj povis diri, ĉu ŝipo estas briĝo, kutero, skuno, trimasta barko, brigskuno kaj cetere.

Mia patrino, nun kudranta ĉe la tablo en la ununura ĉambro de nia domo, estis laŭ karaktero kaj eksteraĵo tute malsimila al sia edzo. Ŝi estis longa maldika virino. Mi kredas, ke ŝiaj haroj jam griziĝis, sed, ĉar preskaŭ ĉiam ilin tute kovris blanka kufo, mi jam ne bone memoras ilian koloron. Ŝi havis la samajn bluajn okulojn kiajn posedis mia patro. La koloro de ŝi vizaĝo estis iom pala tute kontraŭa al tiu de mia patro, kiu havis ruĝe brunan vizaĝon. Ĉiam mia patrino portis la samajn vestojn. En la vespero ŝi de tempo al tempo legis al mi el tri libroj. La unua estis la rakontoj pri feinoj, en kiu sin trovis la rakontoj pri: La Blua Barbo, La Ruĝa Ĉapeto, La kato kun botoj, Cindrulino kaj La Malgranda Fingrulo. Tiujn rakontojn mi konis tute parkere.