Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La dua libro estis eltiraĵo el "Mil kaj unu Noktoj", kiujn mi tre amis pro la mirindaj okazintaĵoj, kiujn ili enhavis. Multfoje mi sonĝis pri ĉiuj tiuj rakontoj, kiuj havigis al mi tre malĝustan ideon pri homoj, bestoj kaj pri la mondo. La tria libro, kiun mia patro estis donacinta al mi antaŭ kelkaj monatoj, estis la historio pri Robinsono Kruso. Sidante sur la ŝtupo, mi nun pensis pri la patro revenonta kun la boato, pri la Vilaĝo (kiun mi ankoraŭ neniam vizitis, ĉar tio estis neebla); pri la rakontoj el la libroj, kaj fine pri Robinson Kruso, en kapraj feloj iranta laŭ la bordo de sia insulo por rigardi, ĉu ŝipo alproksimiĝas al la insulo por kunpreni lin al Anglujo. Mi komparis mian situacion kun tiu de Robinsono. Li forkuris de la gepatra domo, kaj post multaj aventuroj fine alvenis al insulo izolita en la Granda Oceano, kie li vivis kun kaproj, katoj, hundo kaj papago. Mi ne forkuris de la gepatra domo, sed spite tion, mi loĝis sur samspeca insulo en akompano de du homoj, unu kaprino, unu kato, unu bovino kaj unu papago. Lia papago povis diri: Kompatinda Robinsono, kaj la nia parolis kelkajn vortojn, kiujn nek miaj gepatroj, nek mi povis kompreni, nome: —Go til fanen!— Kelkfoje ĝi diris: —Mi venis—, aŭ: —Mi iras—; du frazetoj, kiujn ĉiam diris mia patro, kiam li alvenis aŭ forlasis la domon, kaj kio mia patrino kutimis diri: —Nu, bone!

Kial Robinsono do devis forkuri el Anglujo por veni al insulo kaj kial mi devus forkuri el insulo por alveni en Anglujon aŭ en la Vilaĝon, kien iris ĉiumonate la patro? Mi ne povis solvi tiun misteron kaj miaj pensoj konfuziĝis, kaj sencele mi rigardis la subtegmentejon, kie mi sidis sur la plej malalta ŝtupo de la ŝtuparo. Mi pensis: La budo de Robinsono sendube ne estis tiel fortika kiel nia loĝejo, konstruita el brikoj kaj havanta subtegmentejon, kiu ripozis sur trabegoj tiel dikaj, ke ili