Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

du jarcentojn povis subteni la supraĵon de la domo. En angulo rekte antaŭ mi staris speco de ŝranko kun du larĝaj pordoj. Tiu ŝranko estis mia lito, kie mi ĉiam dormis kaj sonĝis pri Ali Baba, pri la terura Blua Barbo kaj cetere. Mi tamen neniam dormis sola, ĉar flanke de mi kuŝis mia kato, kiun kelkfoje tute kovris la litotukoj, precipe kiam la vetero estis malvarma. La kara besto tiam sin premis al mia brusto kaj kontente murmurante dormadis tiel la tutan nokton. Sur miaj piedoj ĉiam kuŝis mia hundeto. Se estus eble, mi volonte konsentus, ke ankaŭ la kaprino kuŝus ĉe mi, sed laŭ diro de mia patrino, tio ne decis. La kaprino sekve devis kuŝi kaj dormi en la stalo kune kun la bovino. Krom tiu lito sin trovis sur la planko de la subtegmentejo du kestoj, kiujn mi facile povis malfermi, ĉar ili ne surhavis serurojn. En unu el ili kuŝis eluzitaj vestoj, en la alia segiloj, boriloj, rabotiloj, marteloj kaj aliaj similaj iloj de ĉarpentisto. En la mezo de la planko estis la ĉiam nefermita aperturo, el kiu elstaris la supraĵo de forprenebla ŝtuparo, laŭ kiu mi povis malsupreniri al la stalo, formanta la duonan parton de nia domo. En tiu ĉi momento tiu ŝtuparo ektremis kaj tuj poste ekaperis sur ĝia plej alta ŝtupo mia kato. Per unu eksalto ĝi staris sur mia ŝultro, kaj kontente murmurante la besto karesis mian vangon per sia kapo. —Ho, Sim!— mi diris. Sim estis la nomo de mia kato. —Ho, Sim! ... Ĉu vi jam venis? ... Nu, bone!— —Rraŭ!!— diris la kato, ĉiam karesante mian vangon. —Rraŭ!!— —Jes, vi estis bona Sim—, mi diris. Frapado malsupre en la ĉambro haltigis nian mallongan interparoladon. Mi aŭskultis, kaj la voĉo de mia patrino laŭte demandis: —Ĉu li jam venas?— —Ne!—mi respondis, —li ankoraŭ ne venas!

Kiam mia patrino parolis pri la patro, ŝi nomis lin