Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu kuratingis min, kiam ŝi min ekvidis eliri la domon, nun staris ĉe mia flanko. Ŝiaj mentonharoj flirtis en la vento kaj ni ambaŭ rigardis suden por vidi, ĉu "li" jam estis venanta. Sed li ne estis ankoraŭ videbla. La du vicoj da palisetoj etendiĝis tiel longe en la maro, ĝis ili fariĝis nedistingeblaj, sed en la mezo de la markiloj, kiuj en la malproksimeco aspektis kiel du linioj de punktetoj unu tuj post alia, mi vidis nenion krom blua strio da akvo perdiĝanta ĉe la fino sub la malalta digo, kiu limigis la horizonton. —Li ankoraŭ ne venas, Sam—, mi diris. —Me-e-e!— respondis la besto, kaj ĉar mi returnis min al la mezo de la Insulo, la kaprino returnis sin kun mi. Mi pasis nian domon kaj irante okcidenten, mi baldaŭ staris sur la vasta herbejo, sin etendanta ĉiuloken ĉirkaŭ la tuta domo ĝis la sablaj montetoj kaj ĝis la ŝlimaĵo. Tiu herbejo, kiu somere estis falĉita, produktadis multan fojnon por la du remaĉantoj kvarpieduloj. Estis nun en Septembro, la fojno jam de longe estis kolektita malantaŭ la krado el ligno en nia stalo, kaj la herbo jam komencis denove elkreskadi, tiel ke la bovino kaj la kaprino ĉiam trovadis sufiĉe da manĝaĵo, kiam ili sin paŝtadis sur la Insulo, kaj ĉiam ili libere paŝtadis sin. Se ekpluvegis, ili povis trovi rifuĝejon en la stalo, kiu en la somero neniam estis fermita. Kiam la aŭtuno komenciĝis, ni kutime lokis la du bestojn en la stalon, kie ili bone sin trovis sur dika tavolo da pajlo. La du bestoj estis al ni tre utilaj pro la lakto, kiun ili donadis.

Persono, loĝanta en vilaĝo aŭ en urbo, ne facile povus kutimi al vivado sur nia Insulo pro la granda soleco kaj unutoneco ĉiam regantaj ĉe ni, sed la vivo en vilaĝo aŭ en urbo estis al mi tute nekonata, sekve mi ne sentis tiun solecon, nek tiun unutonecon kaj vivadis feliĉe kaj kontente, neniam enuante kaj estis rilate al