Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio kiel birdo en kaĝo. Mi estis libera en ĉio, kaj nur laboris, kiam mi deziris labori; la gepatroj neniam devigis min fari ion, kio estis kontraŭa al mia volo aŭ deziro. Ili agis kun mi tute kiel kun la kvarpieduloj, kiuj estis bone traktataj kaj nutrataj kaj nur vintre devis resti hejme, same kiel mi, ĉar en tiu sezono la vetero estis ordinare tiel malagrabla, ke nur kun peno mi povus pasigi longan tempon eksterdome pro la neĝo, tiam preskaŭ ĉiam kovranta la tutan Insulon, aŭ pro la akra vento, kiu libere kaj sen kontraŭstaro blovis ĉiuloken. Ĉiu imagebla ŝirmilo kontraŭ la furiozeco de la vento malestis, ĉar krom la domo, nenia staranta objekto, eĉ ne arbo, sin trovis sur la peco da tero, kie mi pasigis mian junan aĝon. Ĉiu peno planti arbojn, estis estinta vana. La tero estis sufiĉe nutra por kreskigi ilin, sed ĉiun plantitan arbon jam renversis la kelkfoje regantaj uraganoj, tiel ke mia patro ne klopodis plu planti aliajn. Mi sekve neniam vidis arbon. En la vintro mi preskaŭ ĉiam sidadis hejme kaj trikadis ŝtrumpojn por mia patrino. Por ĉiu trikita ŝtrumpo mi ekhavis arĝentan monereton kaj ĉar mi trikis lerte, mi jam kolektis skatoleton plenan je tiaj moneroj, kies valoron mi tamen tute ne konis. Mi multfoje ludadis kun ili sur la tablo, konstruadis el ili domojn, barkojn, brigojn kaj eĉ bovinojn kaj kaprinojn. Tiel trikadante kaj ludante mi pasigis feliĉe kaj kontente la vintron. Mia patro en tiu sezono faris malmulton. Li nur melkis la bestojn kaj "deĵoris", kiel li diris, nur malofte pro la malbona vetero. La deĵorado konsistis el tio, ke li kolektis ĉiajn objektojn, kiujn la maro ĵetis sur la Insulon. Mia patro estis ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj. Post uragano preskaŭ ĉiam ŝipo ruiniĝis en nia proksimeco kaj post tiaj okazintaĵoj la tuta bordo de nia Insulo estis ĵetkovrita de pecoj de rompiĝintaj ŝipoj, de bareloj, de plenaj