Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

si reciproke malbonon. La hundo estis multe pli malgranda ol la kaprino, kaj anstataŭ griza, ĝi estis tute nigra. Mi neniam vidis aliajn bestojn krom la niaj kaj kredis, ke ĉiuj hundoj estas nigraj, ĉiuj kaprinoj grizaj, ĉiuj katoj blankaj kaj ĉiuj bovinoj blankaj kun nigra kapo. Nia bovino ne havis nomon, ĉar ĝi neniam volis ludi kun mi. Mi do ne okupis min multe pri ŝi. La aliajn kvarpiedulojn mi nomis Sim, Sam kaj Jafet, ĉar tiujn nomojn mi lernis, kiam mia patrino en unu vintra vespero rakontis al mi la historion pri Noa kaj lia arkeo. Sim, Sam kaj Jafet estis la filoj de Noa kaj min kaptis la ideo, ke ankaŭ niaj bestoj povus esti nomataj tiel. Pri aliaj nomoj mi neniam aŭdis, ĉar knabojn aŭ knabinojn mi ne konis, sekve mi ne sciis, kiel ili estas nomataj. Ĉiuj niaj bestoj konis sian nomon. La papago ne estis mia amiko, ĉar antaŭ kelkaj vintroj en unu mateno, kiam mi volis doni al ĝi peceton da sukero, la birdo tiel mordis mian fingron, ke la sango elgutis, post tiu pruvo de malamikeco kontraŭ mi, neniam mi ekpensis doni al ĝi unu nomon. Ĝi nomiĝis "la papago", ĉar tiun nomon ĝi portis de la tempo, kiam mi patro trovis la birdon en forlasita ŝipruino sur la ŝlimaĵo de la Insulo. Tiu ŝipo estis el Danujo, ĉar laŭ diro de mia patro ĝi portis la danan nomon "Viking". La ŝipanoj verŝajne estis dronintaj, neniam oni eksciis ion pri ili.

Mi nun ekstaris kaj ludante kun la kaprino kaj la hundo, mi iris hejmen por anonci al la patrino ke "li" ankoraŭ ne estis venanta.

Tiun vesperon mi sidis ĉe la tablo kaj aŭskultis la legadon pri Robinsono. Mia patro, kiu estis reveninta kelkan tempon antaŭ la subiro de la suno, jam kuŝis en la ŝranklito, ĉar li estis laca pro la vojaĝo kaj multaj okupoj en la Vilaĝo. Li sekve ne deziris legadi la kun-