Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

portitajn gazetojn, sed tuj post la rehejmiĝo iris dormi, parolante nur malmultajn vortojn al mia patrino, kaj dirante nenion al mi. Dormante, li multfoje laŭte ronkadis, kaj ĉar tio tre malhelpis la legadon de mia patrino, mi estis ferminta ambaŭ pordojn de la ŝranklito, tiel ke la dormanto ne nur estis nevidebla, sed eĉ preskaŭ neaŭdebla. Nur tre mallaŭte mi kelkfoje aŭdis la ronkadon kvazaŭ ia mistere kaŝita segisto ie tre malproksime laboradus. Tion tamen mi fine jam tute ne atentis kaj nur aŭskultante la historion pri mia amata heroo, mi eksciis, kiel Robinsono post multaj jaroj da restado sur sia insulo fine konatiĝis kun Vendredo, la sovaĝulo, kiu poste vivis en intima amikeco kun li. Mi ekaŭdis pri la hommanĝantoj kaj multaj aliaj strangaj aferoj, kaj la patrino fermis la libron ĉe nova ĉapitro, kiu rakontos pri refoja vizito de la sovaĝuloj kaj aliaj mirindaj okazintaĵoj, kiujn mi ekaŭdis la sekvantan vesperon, se "li" ne legus en la gazetoj. Mi iris dormi, kunprenante kun mi Sim kaj Jafet, kaj kvankam mia patrino estis leginta al mi pri tiuj grandaj danĝeroj, kiuj estis minacintaj mian heroon, mi en tiu nokto tute ne sonĝis, sed dormadis tiel kviete kun Sim kontraŭ mia brusto kaj Jafet sur miaj piedoj, kvazaŭ danĝeroj neniam estus ekzistintaj nek okazontaj.