Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiu ceremonio mi kaŝe rigardis Jafet kaj, ĉar la hundo estis malsata, ĝi pli kaj pli movetadis la antaŭpiedojn, eligante de tempo al tempo mallaŭtan ekbojeton, kiun ĝi neeble povis reteni pro malpacienco.

Ni manĝis. Mi laŭvice donis peceton al Sim, al Jafet kaj al mi mem. La papago, kiu tre amis malsekan biskviton, sed ankoraŭ ricevis nenion, fine ekkriis: "Mi jam venis"; post kio mia patrino alportis al ĝi duonan biskviton, trempitan en kafon. La birdo kun gracia movo ekkaptis sian nutraĵon per unu ungego kaj, firme sidante per la alia sur la horizontala bastoneto en la kaĝo, ekmanĝis, dirante nenion plu. Mia patro tute ne atentis min, eĉ diris al mi nenion, kaj matenmanĝinte kviete, refoje preĝis, prenis tiam la gazeton por legi, dum mia patrino formetis la manĝilaron.

Oni tamen ne devas opinii malfavore pri "li", ĉar li tute ne estis malica viro. Neniam li riproĉis, nek batis min. Li nur agis kvazaŭ mi ne ekzistus, kaj tion li ne faris pro malbona humoro, kontraŭe, lia humoro neniam ŝanĝiĝis. Li ĉiam kviete, malrapide iris sian vojon. Mi jam kutimadis al tio kaj kredis, ke ĉiu patro estas kiel la mia.

Post la manĝado Sim iris en la stalon. Mi prenis grandan korbon kaj sekvis la hundon dirante laŭkutime: "Mi iras", post kio mia patrino diris: "Nu bone!" "Go til fanen!" ekkriis la papago, sed mi jam estis en la stalo, kaj en akompano nur de Jafet, ĉar la kato neniam volis nin akompani, ni iris trans la herbejon al la dunoj. Mezvoje ni renkontis la bovinon, kiu sin paŝtis. La hundo salutis ĝin per laŭta bojado; la bovino tamen daŭrigis sin paŝti kaj ni pasis ĝin kaj estis baldaŭ en la dunoj. Malrapide ni marŝis en la mola sablo kaj serĉadis. Mia hundo ĉiam akompananta min, kiam mi serĉkolektis ovojn, jam flaradis, ĉu ĝi povus ion malkovri. Tiel ni