Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

okuloj, li rigardis la lokon, kie mi sidas. Miaj haroj ekstaris sur mia kapo kaj mi kredis, ke mi estas tuj mortonta. Feliĉe la teruro fine donis al mi la kapablon ekstari kaj mi ekstaris, puŝante per la piedo la hundon, kiu vekiĝis. —Jafet!— mi diris per tremanta voĉo, —Jafet!... rigardu tien!— kaj mi fingre montris la nudulon, kiu subite vokis al mi ion per laŭta voĉo. Mi sekve ne trompis min, ĉar la homo povis paroli, kaj li ne estis la rezultato de mia revado, sed vera vivanta homo — eble sovaĝulo, ĉar li estis tute nuda, same kiel Vendredo. Ektimante, ke li estas tuj manĝonta min, mi turnis al li mian dorson kaj forkuris kiel eble plej rapidpiede, lasante la korbon sur la loko, kien mi estis metinta ĝin. Eĉ ne rigardante post min, kaj aŭdante la laŭtan bojadon de Jafet, kiu verŝajne iris ataki la sovaĝan homon, mi kiel sago el pafarko rapidis hejmen por serĉi rifuĝejon en la gepatra domo. Jafet povis kuri tre rapide, pli rapide ol mi, sed en ĉi tiu okazo ĝi sen ia dubo ne povus kuratingi min, eĉ se ĝi volus. La pordo de la stalo estis nefermita kiel kutime; mi do ne bezonis malfermi ĝin kaj, saltante trans ĝian sojlon, mi ekvidis, ke la ĉambra pordo ankaŭ estis nefermita. Mia patrino sidis ankoraŭ ĉe tablo tute ne atendante min. Ankoraŭ tremante en mia tuta korpo mi kun laŭta ekkrio enkuris, kaj ne dirante kiel ordinare: —Mi venis!— mi falis sur seĝon.

Mia emocio tre surprizis mian patrinon. Rigardante min kun larĝe malfermita buŝo kaj per grandegaj okuloj, ŝi demandis, haltigante sian trikadon, kio okazis nur tre malofte:

—Kio estas, knabo?

—Sovaĝulo— mi ekkriis.

—Sovaĝulo!?— demandis mia patrino.

—Jes, en la dunoj!