Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kiu vi estas?— demandis mia patrino.

—Mi estas preskaŭ-droninto, sed feliĉe povis naĝatingi ĉi tiun insulon. Miaj vestoj estas sur la ŝipo.

—Kiu ŝipo?— demandis mia patrino, rigardante tra la fingroj la strangan preskaŭ-droninton.

—La skuno—, li diris.

—Ho! mi scias!— mi subite diris. —Skuno luvadis hodiaŭ matene okcidente de la Insulo.

Mi nun konsciis, ke la sovaĝulo tute ne estas danĝera, kaj kurinte al la vestŝranko, mi prenis pantalonon de mia patro kaj iris stalon. La homo, vidante tion, tuj forlasis la fenestron kaj iris al mi renkonten por akcepti la petitan pantalonon.

—Dankon, knabo!— li diris, kaj turnante al mi sian dorson, li almetis la pantalonon kaj sekvis min en la ĉambron, kie li metis la korbon sur la tablon. Mia patrino jam rekvietiĝis.

—Sinjorino—, diris la homo, —ne ekkoleru kontraŭ mi kaj ne ofendiĝu pro la stranga maniero, en kiu mi prezentas min al vi, sed mi estas devigata agi tiamaniere, ĉar la knabo forkuris de mi, tiel ke mi ne povis peti lin alporti la pantalonon.

—Mi vin kredis hommanĝanto—, mi diris por senkulpigi min.

—Hommanĝanto?

—Jes, kiel la sovaĝuloj, kiuj volis manĝi Vendredon—, mi klarige respondis.

Li laŭte ekridegis kaj refoje sin turnante al mia patrino, li diris plue: —Ni luvadis kaj antaŭeniris nur tre malrapide, kaj ĉar la vetero estis belega, mi volis bani min kaj naĝi kelkajn minutojn apud la ŝipo. Malfeliĉe densa nebulo surprizis min; mi perdis la bonan direkton de la ŝipo, naĝis sendube en malĝustan direkton kaj kiam la nebulo foriĝis, mia ŝipo estis tiel malproksima,