Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ojn, botojn, ĉemizon kaj jakon) li diris: —Mi ĝis nun ne diris mian nomon; mi nomiĝas Johano.

—Go til fanen!— subite ekkriis la papago.

La maristo ridis laŭte kaj demandis: —Kiu el vi, krom la birdo, povas paroli tiel bone dane?

—Ĉu tio estas dana?— demandis mia patrino.

—Jes, tio estas dana.

—Kion ĝi signifas?— diris plue mia patrino.

Johano estis klarigonta, sed mia patro interrompis lin demandante: —Ĉu vi ne malsatas?

—Ho, tute ne; mi manĝis antaŭ tri horoj.

Mi silente admiris la mariston, kiu ĉiam tiel afable sin kondutis kaj ĉiam ridetadis; li ja estis por mi io tute nova, kaj la unua homo (krom miaj gepatroj) kiun mi vidis ĝis nun. Mi trovis lin tre bela kaj jam kutimis, ke li ne havis mentonharojn; mi sentis, ke mi amos lin pli ol miajn gepatrojn, se li povus restadi sufiĉe longan tempon ĉe ni. Bedaŭrinde li volis forŝipiri post monato por vojaĝi Londonon. Mi deziris akompani lin, sed mia patro ne konsentus, ĉar mi estis ankoraŭ tro juna. La maristo parolis multe, precipe al mia patrino, kiu estis pli babilema ol ŝia edzo, kaj mi aŭskultis kun malfermita buŝo, ĉar li rakontis pri Hamburgo, pri tiu bela grandega urbo, kiun li vizitis jam multfoje. Li rakontis pri multaj aferoj (pri kiuj eĉ neniam legis mia patrino el "Mil kaj unu noktoj") al mi tute nekonataj. Ho! kiom volonte mi vizitus ankaŭ Hamburgon kaj certe mi volus iri tien, kiam mi estus sufiĉe aĝa kaj maristo, kiel Johano.

—Ĉu via Insulo estas malgranda?— fine li demandis.

—Mi volas montri al vi la Insulon—, mi diris, kaj mi sentis min feliĉa, ĉar mi povus fari al li servon.

—Nu bone!— diris mia patrino.

Johano siavice estis respondonta al mi, sed mia