Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed spite tion mi estis kaj mi estas ankoraŭ nun kaj mi restos ĉiam la plej feliĉa el ĉiuj homoj. Fakte mi estas filozofo, almenaŭ tion oni certigis al mi.

—Kio estas filozofo?— mi demandis.

—Mi klarigos—, li diris. —Filozofo estas ĉiam kontenta homo. Filozofo estas viro, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn, kaj mi kuiradis ilin ĉiam. Filozofo estas persono, kiu ne havas malamikojn kaj kiu estas la malamiko de neniu. Filozofo estas persono, kiu rezignacias je ĉiuj kontraŭaĵoj, kiuj povus sin prezenti sur lia vojo, kaj kiu spite ĉion povas esti ĉiam kontenta kaj sekve ĉiam feliĉa. Unuvorte, ĝi estas homo, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn.

—Glason da brando?— subite kaj lakone interrompis mia patro.

—Malgrandan glason mi akceptos—, diris la maristo, kaj dum mia patro ŝovis antaŭ sian gaston plenan glason, la filozofo diris plue:

—Kiam mi estis juna knabo, miaj gepatroj (ili jam ne vivas) loĝis en "la Urbo". Ili havis grandan magazenon kaj vendis pretigitajn vestojn. Komence ili volis fari el mi klerulon, sed ĉar mi devis lerni tro multe por fariĝi klerulo, mi prefere helpis en la magazeno, kaj tion mi faris ĝis mia deksepa jaro. Miaj gepatroj volis, ke mi ĉiutage staru post la montrobenko de la oka horo matene ĝis la dekunua vespere, sed tion farante mi preskaŭ neniam povus eliri, kaj mi amis eliri por ĝuadi la belan veteron kaj por promenadi; mi tial deziris fariĝi soldato, kaj soldato mi fariĝis.

—Kun lanco?— mi demandis, pensante pri la soldato, kiu arestis Vilhelmon Tell.

—Ne, mia knabo, kun pafilo—, kaj li rakontis plue: —Mi tamen baldaŭ spertis, ke la soldata vivo konsistas ne sole el promenadoj kaj fari malmulton, sed ke tiu vivo kaŭzas kelkfoje malagrablajn momentojn. Mi tamen