Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

zentado. Kiam estis ludata ekzemple la dramo de Vilhelmo Tell, mi estis en la unua akto la soldato, kiu arestis Vilhelmon. En la dua mi estis unu el la rigardantoj, kiam Vilhelmo forpafis la pomon de la kapo de sia filo, kaj bezonis diri tute nenion. En la sekvanta akto mi estis unu el la konspirantoj kaj vokis nur la vortojn: —Mi ĵuras!!— Tiel ludante, mi ne bezonis studadi kaj povis promenadi la tutan tagon, dum nur en la vesperoj mi ludadis kaj per tia laboro mi perlaboris multe pli ol mi elspezadis. Oni tamen ne povas ĉiam esti aktoro, kaj kvankam aliaj aktoroj tre min amis, mi fine devis forlasi la teatron, post kiam mi dum la prezentado de Hamleto estis ludinta tro nature, eĉ tiel nature, ke ĉiuj rigardantoj aplaŭdis min, anstataŭ la aktoron, kiu fakte estis meritinta tiujn aplaŭdojn. Mi rakontos, kiel tio okazis. La aktoro estis duelonta, kaj mi devis alporti al li la spadon. Mi ĝin alportis kun teatra gesto, sed malfeliĉe la princo Hamleto (tiu estis la aktoro) ne povis eligi la spadon el la spadingo. Rimarkante, ke mi estis doninta rustitan spadon, mi aliris helpi al li, laŭte dirante: —Atendu, sinjoro Májer (la aktoro nomiĝis Májer), mi helpos al vi eltiri la spadon, ĝi rustaliĝis al la spadingo.— Post tiuj vortoj, kiuj ne staris en mia rolo, sed kiujn mi eldiris tre nature, ektondris tia aplaŭdado, ke ŝajnis, kvazaŭ la tuta teatro eksplodas. Neniam aktoro havis tian sukceson kiel mi, kaj sinjoro Májer, kiu verŝajne fariĝis ĵaluza, rigardis min furioze, kaj post tio la aplaŭdoj iĝis ankoraŭ pli bruaj. Kelkaj rigardantoj ekkriis "biz!!" Mi sentis min tre flatita pro la honoro, kiun la aŭskultantaro al mi faris, kaj turnante min al ĝi, mi faris profundan riverencon. Tiam la aplaŭdadoj rekomenciĝis, kaj, ĉar ili tute ne finiĝis, la reĝisoro igis malsupreniri la kurtenon. Dek minutojn poste mi staris kun miaj akiritaj laŭroj ekster la teatro,