Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

densaj arbaroj, sed ĉar subite mallumiĝis, la doktoro proponis al siaj kunuloj reiri al la kabano, kiun la ĉefo destinis por ili.

Trapasinte la sudan kaj okcidentan stratojn de la ekstera kvadrato, ili baldaŭ atingis sian loĝejon; tie ili kuŝiĝis sur la folio-kovritaj benkoj por dormi, decidinte daŭrigi sian ekskurson en la venonta mateno.