La Patrino ŝpinas, sidante apud la tablo. Johano sidas sur la benko kaj plektas korbon; li laboras tre mallerte kaj de tempo al tempo interrompas la laboron, dum li fikse rigardas antaŭ sin, kvazaŭ droninte en pensoj. Li parolas malrapide kaj kelkfoje levas la dekstran montrofingron por klarigi per tio siajn dirojn. Li aspektas kiel simplulo kaj havas arĝente-blankajn harojn.
Johano (post kiam li laboris kelkan tempon).
Patrino!
Patrino(parolante kvazaŭ al infano). Kio estas, Johano?
Johano (rigardante momenton antaŭ sin kaj interrompante sian laboron). Ĉu la mondo estas maljuna - - kaj ronda?
Patrino. Jes - tre maljuna - kaj ronda.
Johano (post momento). Kiel do maljuna?
Patrino. Miloj da jaroj.
Johano (post momento). Kaj ĝi turniĝas?
Patrino Jes, seninterrompe ĝi turniĝas.
Johano (faras per la fingro horizontale rondmovadon). Tiamaniere? - aŭ - (faras saman movadon vertikale) tiamaniere ?