Paĝo:Cart - Idola fori, 1910.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Dictionnaire Esperanto-Français, avec nombreux dérivés et locutions usuelles. Préface de Em. Robert. VIII + 362 p., 9 × 15. — Paris, Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède. Prezo, broŝurita: 2 fr. (0,80 ₷), bindita: 2,50 fr. (1 ₷). — La sendpago kostas 0,50 fr. (0.20 ₷).

En sia antaŭparolo la aŭtoro skribas: « Tiu verko enhavas 1-e ĉiujn elementojn de l’ Universala Vortaro; 2-e la de la Akademio akceptitajn vortojn; 3-e multajn esprimojn, kiujn oni renkontas en la esperanta literaturo. — Sume: 21.470 vortojn (7.975 radikojn, 13.495 derivitajn vortojn). — La demandpunkto inter krampoj montras tre duban vorton. Se, plie, kelkaj esprimoj ŝajnas riproĉindaj, oni ne forgesos, ke tiu libro estas antaŭ ĉio tradukilo kaj ke, sekve, ĝi devis doni, ne diskutinte ilin, multajn vortojn, kiujn oni jam uzis kaj eble ankoraŭ uzos estonte. Pro samaj motivoj kelkaj vortoj troviĝas tie kun du skribmanieroj (grafioj), inter kiuj ni ne havis rajton elekti: la uzado kaj la Akademio decidos. Vidi en tiu ampleksa « citado » de vortoj jam uzitaj aŭ montritaj de aliaj ian danĝeron por nia lingvo, estus timo senfundamenta: ne la vortaroj faras la lingvon sed la libroj de la verkistoj kaj la komuna uzado. Por ke la formato kaj sekve la prezo de tiu vortaro ne estu tro grandaj, oni zorge evitis la ripetaĵojn; la leganto serĉos do ĉe las la vorton forlasi, kiun li ne trovos en la artikolo for. — Ni tre bone konscias la neeviteblajn mankojn de nia laboro, sed nur dank’ al efektiviĝoj ĉiam malpli neperfektaj oni atingos ian gradon de perfekteco… »

Apud la radikojn, kiuj jam troviĝas en la Universala Vortaro la aŭtoro tute prave metis la literojn UV; apud la radikojn akceptitajn oficiale de la Akademio li metis la literon A. Tio estas uzo rekomendinda al ĉiuj vortaristoj. Kelkaj gazetoj riproĉos lin eble, ke li tro ŝparis la demandsignojn. sed, vere, la riproĉo ne estas tre grava: la plimultajn vortojn li ĉerpis el kelkaj tre zorge faritaj teknikaj vortaroj, kiel tiu de S-ro Verax ekz., aŭ el bonaj gazetoj kiel Lingvo InternaciaLa Revuo. La difinitiva elekto estas ja tasko de la Akademio! Tre dezirinde estus, ke la Angloj, la Germanoj kaj aliaj nacioj donu ankaŭ al ni tiajn « returnitajn » vortarojn de siaj naci-esperantaj vortaroj. Tiamaniere oni certe konstatos pli ol unu diferencon inter ili, sed tio tute ne estas motivo por senkuraĝiĝo: facile, rapide la Akademio restarigos plenan akordon inter ili. Fari la akordon antaŭe, kiel dezirus kelkaj, estas nek praktike, nek eble: nur super tekstoj eldonitaj oni bone, utile, klarvide laboras. La malakordo, cetere, inter « Fundamentistaj » Esperantistoj, ne estas profunda; ĝi vere rilatas nur detalojn, kies gravecon oni ne devas malice trograndigi.

Multaj gramatikaj rimarkoj (pri sia ekz.), kiujn S-ro Em. Robert enŝovis en diversajn artikolojn, estos tre utilaj al lernantoj. Modeste, la aŭtoro esprimas la deziron, ke oni helpu lin plibonigi lian jam tre ŝatindan verkon. Tion ĉiuj tre certe faros volonte, kaj tiel, dank’ al ĝenerala kunlaborado, iom post iom la lingvo, restante unu, ĉiam plipleniĝos, ĉiam pliriĉiĝos, ĉiam plifirmiĝos. Grava materialo amasiĝas por la Akademio!

Th. C.