Paĝo:Cart - Pri la Indo-Eŭropaj Lingvoj kaj Esperanto, 1910.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

partoj apartenas al la IX-a jarcento antaŭ Kristo; en la periodo antaŭ kaj post Perikles, de la brilaj ionaj, atikaj kaj aleksandriaj literaturoj; en la mezepoko, de la bizantaj verkistoj kaj, nuntempe, de la moderna greka lingvo. Sed ĉiuj tiuj dokumentoj apartenas absolute ne al unu sola lingvo, kaj ne konigas al ni ĝuste la parolmanieron de la tempo kaj de la lando, kiam kaj kie ili estis verkitaj: la lingvo de la Homeraj kantoj estas tute artefarita, vera kunmiksaĵo de la eolaj kaj ionaj formoj; la lingvo de la tragediaj poetoj multe diferenciĝas de la lingvo parolata de la Atenaj aŭskultantoj; la Bizantaj aŭtoroj skribis greke kiel la skolastikoj latine kaj la hodiaŭaj grekaj gazetoj estas verkitaj en lingvo, kiun pli facile komprenus la fama Perikles, ol neklera nuntempulo.

La vera formo de la lingvo, por difinita periodo kaj provinco de Grekujo, estas feliĉe konata de ni dank’ al tute fidindaj atestantoj: la surskribaĵoj, kiuj spite kelkaj malmultaj eraroj de la gravuristoj, liveras al ni tre ĝustajn kaj plenajn sciigojn. Per tiuj dokumentoj, kiujn plenigas la rimarkoj de la antikvaj gramatikistoj, oni povas konstati la ekziston de du ĉefaj helenaj dialektgrupoj:

a) La Ionaj dialektoj, el kiuj la plej grava estas la atika. Je la epoko de la superregado de Ateno kaj dank’ al ĝia politika influo, la dialekto, kiun oni tie parolis, baldaŭ disvastiĝis en tutan Grekujon kaj el tiu disvastiĝo naskiĝis artefarita lingvo, la komuna dialekto (ϰοινὴ διάλεϰτος), kiu estis la ligilo inter ĉiuj partoj de la helena mondo. Ĝin oni hodiaŭ lernas en niaj gramatikoj, ĝin uzis la prozistoj post la Perikles’a jarcento. Ĝi vivis