Paĝo:Cart - Pri la Indo-Eŭropaj Lingvoj kaj Esperanto, 1910.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita



NI RESPEKTU NIAN LINGVON


Le maniement et emploi des beaux esprits donne prix à la langue ; non pas l’innovant tant comme la remplissant de plus vigoureux et divers services, l’étirant et ployant ; ils n’y apportent point des mots, mais ils enrichissent les leurs, appesantissent et enfoncent leur signification et leur usage, lui apprennent des mouvements inaccoutumés, mais prudemment et ingénieusement.

(Montaigne III. 5.)


Esperanton ni devas konsideri kun sama respekto kiel niajn gepatrajn lingvojn.

Kiel ni penadas por skribi kaj paroli plej klare, plej korekte, plej bone nian nacian lingvon, tiel same ni devas penadi por skribi kaj paroli lingvon internacian.

Niaj rajtoj pri ĝi, ĉar ĝi estas de arta deveno, ne estas aliaj ol pri iu ajn alia lingvo.

Ni devas absolute forgesi, ke ĝi estis iam nenatura lingvo, tial ke nun ĝi vivas, kiel vivas ĉiu lingvo natura.

Cetere nur dank’ al tiu konvinko, gardata nur per ĝi kontraŭ teoriaj proponoj kaj senfinaj diskutoj, Esperanto povas vivi kaj normale kreski.

Ĉu ni agitadas por enkonduki senĉese en niajn naciajn lingvojn novajn prefiksojn, novajn finiĝojn, novajn radikojn?

Certe ne!

Kial do kelkaj el ni tamen volas agi alimaniere kontraŭ Esperanto?

Unue, ĉar ili ankoraŭ nun strange opinias, ke Esperanto ne estas vera lingvo sed plibonigota projekto.

Due kaj precipe, ĉar ili ne pensas en Esperanto, kiam ili skribas aŭ parolas, sed nur tradukas Esperanten la vortojn,