Paĝo:Cart - Pri la Indo-Eŭropaj Lingvoj kaj Esperanto, 1910.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita



Pri la Indo-Eŭropaj lingvoj
kaj Esperanto[1]


La parenceco inter lingvoj rezultas de tio, ke ili devenas unu el la alia, ekz. la franca el la latina, aŭ ke ĉiuj devenas el sama fonto, ekz. la provenca, la franca, la itala, la hispana, la portugala, la reta kaj la rumana el la latina[2].

En tiu lasta okazo la antaŭulo eble estas konata, ĝi eble postlasis literaturon pli malpli riĉan aŭ almenaŭ kelkajn skribajn dokumentojn, kiuj nin sciigas pri la ĉefaj karakteroj de ĝia vortaro kaj gramatiko; sed eble ankaŭ ĝi tute pereis, lasinte, kiel postsignon de sia ekzisto, nur la lingvojn mem, kiuj eliris el ĝi.

Tia estas la parenceco inter la indo-eŭropaj lingvoj, kiuj ne devenas unu el la alia, nek el ia

  1. Libere verkita por la unua parto, laŭ V. Henry: Précis de grammaire comparée du grec et du latin. Paris, Hachette. — Pri kelkaj detaloj, kiel ĉiam okazas en sciencaj studoj, la opinioj de Prof. V. Henry estas diskuteblaj, sed en sia ĝeneraleco lia verko estas plene fidinda.
  2. Tiu esprimo: deveni el ne estas absolute ĝusta. Lingvo ne devenas el alia: la franca lingvo ne eliris el la latina, ĉar ne eble estas fiksi en la historio la momenton, kiam oni ĉesis paroli latine kaj komencis paroli france. Efektive, la franca lingvo estas ankoraŭ ia latinaĵo, iom post iom ŝanĝata de la sinsekvaj generacioj, kiuj tute ne konscias la faratajn ŝanĝojn. La disiĝo rimarkiĝas nur, kiam oni komparas du malproksimajn periodojn.