Paĝo:Cart - Pri la Indo-Eŭropaj Lingvoj kaj Esperanto, 1910.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

historie konata lingvo[1], sed el lingvo jam de longe mortinta, neniam skribita, parolata de ia gento, kies unuan loĝejon ni eĉ ne precize konas. Tiu pragenta lingvo, kiun oni povas rekonstrui nur proksimume, interkomparante diversajn radikojn kaj gramatikajn formojn, elirintajn el ĝi, estas nomita la « komuna Indo-eŭropa lingvo ». Ĝi dividiĝas en du grandajn grupojn: la Azian (aŭ Arian) kaj la Eŭropan.


I. AZIA GRUPO

La Azia grupo disiĝis en du sub-grupojn, kiuj estas la Inda kaj la Irana.


1. Inda sub-grupo

La Inda sub-grupo konsistas el:

a) La Sanskrita lingvo, jam de longe mortinta, sed konservata ĵaluze en la liturgiaj lernejoj de la Bramanoj; ĝi estis tre frue analizita kaj studita de la plej zorgemaj kaj esploremaj gramatikistoj, kiuj iam ekzistis; ĝiaj plej antikvaj monumentoj, kelkaj himnoj el la « Veda », apartenas al la X-a jarcento antaŭ Kristo, aŭ eble eĉ al tempo pli antikva.

b) La Prakrita lingvo aŭ pli precize la Prakritaj lingvoj, kiuj, jam de multaj jarcentoj antaŭ Kristo anstataŭis la sanskritan en la

  1. Oni ne devas diri: « Tiu greka aŭ latina formo devenas el la sanskrita lingvo. » La sanskrita lingvo ne estas la praavo, ĝi estas nur la plej antikva atestanto, la plej maljuna frato, ĝenerale la plej fidinda por la konsonantoj sed ne por la vokaloj.