Paĝo:Cart - Pri la Indo-Eŭropaj Lingvoj kaj Esperanto, 1910.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

komuna uzado. La plej konata el tiuj lingvoj estas la lingvo pali, sankta lingvo de l’ budismo.

c) La Modernaj dialektoj, kiujn oni parolas ankoraŭ nuntempe en granda parto de Indujo: hindi, hindustani, bengali k. t. p.


2. Irana sub-grupo


La Irana sub-grupo konsistas el:

a) La Zenda lingvo, sendube tiel antikva kiel la sanskrita, konservata en la « Avesta », kaj en aliaj sanktaj libroj, alskribitaj al la fama leĝdoninto Zoroastro, mita kreinto de la kulto de l’ fajro.

b) La Persa lingvo, lingvo de la venkitoj apud Maratono. Ĝiaj dokumentoj estas malmultaj; ili konsistas el surskribaĵoj de la Arkemenidaj reĝoj, najloforme skribitaj.

c) La Modernaj dialektoj, el kiuj la lingvo de la nunaj Persoj estas la plej grava; ĝi estas cetere tute difektita per la enkonduko de arabaj kaj turkaj vortoj.


II. EŬROPA GRUPO

La Eŭropa grupo disiĝis en sep sub-grupojn, kiuj estas la Helena, la Itala, la Kelta, la Germana, la Leto-Slava, la Armena kaj la Albana.


1. Helena sub-grupo

La Helena sub-grupo ŝajne enhavas nur unu lingvon, la grekan, reprezentatan: en la plej antikva tempo, de la Homeraj poemoj, kies ĉefaj