Paĝo:Cart - Trafendita Turo, 1905.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Inter brua senordo malfermiĝas la pordo
larĝa, alta, kaj Imperiestro
nun aperas en gloro, dum lumingoj el oro
klarheligas la halon por l’ Estro.

Sekvantaro solena akompanas lin, plena
je herooj. La gastoj de Geno
ĉe la vido de l’reĝo tuj leviĝas de seĝo.
Perfidulo nur sidas en ĝeno.

Fore sidas silenta : sed la reĝ’ ne kontenta
malrapide aliras tuj Genon ;
lian brakon prenanta, kiel estro premanta,
Karlo diras, tre grave, la jenon :

— Silentiĝas vasaloj kaj servistoj en haloj —
« Kie estas Rolando nev’ mia ? »
Perfidulo rediris : « Reĝ’, al Dio li iris. »
— Ĉie regas silento glacia —

Karl’ parolas kun voĉo de severa riproĉo :
« Kie estas Rolando karega ?»
Staras Gen’ sen koloro : « Mi ne scias, Sinjoro ! »
Tion aŭdas reĝ’ ankaŭ palega.

Li denove protestas : « Diru min, kie estas
nevo, kiun en koro mi portis ?»
Gen’ respondas : « Nenion scias mi, se nur tion,
ke laŭdir’ en batalo li mortis. »

« Do certigu per ĵuro sankta je la ĉefturo
de l’ kastelo, ke vi ne perfidis
kontraŭ dolĉa Rolando, plej fidela en lando,
ĉar malamo vin ĉiam dividis. »