Paĝo:Cart - Trafendita Turo, 1905.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La turego kastela forta staras kaj bela.
Tial Gen’ : Antaŭ Krist’ mi atestas
(ho malpia la vorto !) je tur’ mia pri morto
de Rolando senkulpa mi estas. »

Tuj ektremas la mondo — de Krist’ estas respondo —
terurplena bruego aŭdiĝas.
La ĉeftur’ de l’ kastelo, de l’ tegment’ ĝis la kelo,
nevidebla per glavo fendiĝas.

Surgenuen sin jetas Gen’. Pardonon li petas.
Sed memoras reĝ’ karan Rolandon :
sur la kamp’ Roncesvalo mortis li en batalo,
défendante dolĉegan Franclandon.

Por lin venĝi la reĝo perfidulon, laŭ leĝo,
alnajligis sur krucon. La turo
ĝis nuntempo vidiĝas, trafendita nomiĝas
je memor’ de malpia la ĵuro.

De kiam mortis apud Roncesvalo
Rolando, nev’ de blanka Karlo Grand’,
okfoje kovris teron noktvualo ;
sed Karlo venĝis morton de Roland’.

La 25 de Septembre 1904.