Paĝo:Cart - Trafendita Turo, 1905.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Trafendita Turo


(Legendo)


En ia provinco de Sudfrancujo ekzistas turo trafendita de supro ĝis malsupro. Oni nomas ĝin la trafendita TuroTuro de Geno (france Guenes aù Ganelon). Ok tagojn post la malvenko de Rolando en Roncesvalo (france Roncevaux), la perfida Geno havis en sia kastelo grandan festenon. Lian perfidon neniu ankoraŭ konis. Karlo Grando tamen suspektas Genon. Enirinte subite en la manĝohalon, li demandas lin pri la morto de sia nevo kaj malkovras lian krimon.


De kiam mortis apud Roncesvalo
Rolando, nev’ de blanka Karlo Grand’,
okfoje kovris teron noktvualo ;
sed Karlo venĝos morton de Roland’.


En antikva kastelo multa franca nobelo
estas gasto de Geno perfida.
Falis ja Sarazeno, bruas do la festeno.
Franco kantas kaj trinkas avida.

Fluas vin’ en pokalojn, ĝojiganta vasalojn,
kiuj brave batalis por Kristo.
Ĉirkaŭportas manĝaĵon, prezentadas frandaĵon
multa lerta, agema servisto.